Jam temp’ está por multaj aferoj. Ke mi faru ĉi tiun retpaĝon. Bone, unu afero forigita de la listo.

Jam temp’ está, ke literaturo en Esperantujo estu pli mojosa, pli alirebla, pli diverseca. Ni faru interagan fikcion, videajn-aŭdajn verkojn, improvizan teatron.

Jam temp’ está, ke ni moviĝu estonten. Ni ne plu vendu kaj aĉetu malbele presitajn librojn en libroservo, sen iu ajn ideo de merkatiko kaj moderna teknologio. Ni vendu rete, rekte, bite, kaj kie necesas, ni pioniru novajn rimedojn.

Estas spaco por romanoj, eseoj, kaj parnasaj gvidlibroj. Estas spaco por literaturaj babilejoj, kie nur aŭtoroj babilas kun aŭtoroj. Estas spaco por belartaj konkursoj kaj rakontoj, kaj certe por almanakoj. Sed ni defiu ilin. Per pli da bunteco ni povas plilarĝigi la eblojn kaj pligrandigi la leguntaron. Kaj poste ni vidos, ĉu tiuj malnovaj institucioj povas pravigi sin.

Do, tio estas mia manifesto, pli-malpli. Kompreneble mi sola ne povas fari tion. Mi bezonas, ke tiuj ideoj kaptu homojn, ke ili aliĝu al la nova ondo.

Ĉu tio sukcesos? Eble ne. Sed ĉiuokaze, mi estos kundividinta miajn artaĵojn kun la mondo. Kaj tio certe estas sukceso.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s