Mi ne estas tre kinema homo. Multaj filmoj ne sukcesas teni mian atenton dum pluraj horoj, kaj krome, estas tre koste. Do kiam mi iris spekti la filmon ‘Arrival’ (Alveno), mi estis iom hezita. Des pli, ĉar mi sciis, ke la filmo temas parte pri lingvistiko, temo, kiun Holivudo ĉiam fuŝas.

Tamen mi povas sendube diri, ke Arrival estas unu el la plej bonaj sciencfikciaj filmoj iam ajn.

Ĝia ĝenro estas tiu de ‘unua kontakto’, t.e. ĝis nun ne konataj eksterteranoj surteriĝas, kaj ni (la homaro) devas komuniki kun ili. La ĉefrolulo estas lingvistino, kiu estas dungita por lerni la lingvon de la eksterteranoj kaj interpreti inter la du specioj. Ŝi frontas multajn obstaklojn, ĉefe pro la militemo kaj nefidemo de siaj kunlaborantoj. Lernante la lingvon de la eksterteranoj, ŝi malkovras sekreton pri la kialo de la surteriĝo, kiu skuas ĉion en ŝia vivo, kaj la mondo.

Kaj nur tiom mi diros pri la intrigo rekte. Ĝi estas vere elstara, kaj mi ne volas antaŭmalkovri ĝin. Vi mem iru spektu.

Sed mi ŝatus ja mallonge analizi la filmon kaj listigi la kialojn, pro kiuj ĝi estas laŭ mi tiel elstara. Jen la kvin etaj revolucioj de la filmo Arrival.

1. La lingvistiko estas tre fidela

Kiel mi diris supre, kutime lingvoj estas tre supraĵe traktitaj en grandbuĝetaj filmoj. Sed en ĉi tiu, la tuta intrigo dependas de tio, ke la komunikado kun la eksterteranoj estas tre pena afero. Neniam estas salto al subita kompreno, sed laŭŝtupa profundiĝo en ilia lingvosistemo.

Screen-Shot-2016-11-29-at-21.30.12.jpgPlie, ĝi esploras tre interesan ideon: ke eksterteranoj povus pensi nelinie, kaj ke ilia lingvo ankaŭ estus nelinia.

En la maldekstra bildo videblas elĉerpaĵo de la skribita lingvo de la eksterteranoj. La cirklo, sur kiu oni povas fari multajn variaĵojn, reprezentas tutan frazon, kaj la individuaj vortoj estas kunmetitaj en arbitra ordo.

Kvankam tio tute ne eblas en homo lingvo, estis ege interese vidi, kiel tio povus okazi en nehoma lingvo, laŭ la principoj de lingvistiko.

2. Ĝi kontraŭas la duumon de emocio kaj racieco

Tamen, mi ankaŭ laŭdas tion, ke la filmo ne prenis tro serioza sciencon.

Tio eble ŝajnas stranga diraĵo post la lasta sekcio. Sed kvankam mi ĝojas, ke fine estas granda filmo, kiu donas respekton al lingvistiko, tamen verŝajne estus teda filmo, kiu traktas la temon nur tre fakece.

Arrival tute ne estas tia.

Fakte mi aparte ĝojis, ke nenie en la filmo racieco kaj scienco estas indikitaj superaj al emocioj, nek inverse.

Unu el la roluloj estas fizikisto, kiu prizorgas la atmosferajn diferencojn en la kosmoŝipo, kie ili vizitas la eksterteranojn. Li, kiel fakulo de la ‘tradiciaj sciencoj’, estas multe pli raciema ol la ĉefrolulo, kaj unue ne aprezas la gravecon de ŝiaj konoj. Sed fine, nek ŝi nek li tute cedas sian idearon al tiu de la alia homo, kiel kutime okazus por tia dinamiko. La ŝanĝo en iliaj perspektivoj estas ambaŭflanke nuanca, kaj tion mi forte aprobas.

Krome, la timoj de la aliaj kunlaborantoj ĉe la kosmoŝipo, kiuj ne povas imagi, ke la eksterteranoj estas amikemaj, estas respektataj same kiel la zorgo de la ĉefrolulo, ke ili ne timigu la eksterteranojn.

3. La amintrigo estas flanka afero

Kun la ĵus menciita fizikisto la ĉefrolulo havas amintrigon. Tio estas sufiĉe evidenta, eĉ frue en la filmo. Unue mi pensis, ho ve, denove iu amintrigo kun du aliseksamuloj. Mi atendis ion kliŝan kaj tedan.

Denove la filmo surprizis min.

Ilia amrilato estas sufiĉe negrava al la intrigo, kaj la ĉefrolulo daŭrigas havi fortan sendependecon tra la tuta filmo. Oni eĉ ne vidas kison inter la du, nur fortan brakumon. Mi ne povas tro paroli pri ĉi tiu aspekto de la filmo sen malkovri grandan turniĝon en la rakonto, sed mi vere ĝojis, ke la amumado ne forprenis nian atenton de la karaj eksterteranoj.

4. Ĝi substrekas la bezonon esti vundebla

Por komuniki kun aliaj, vere bone komuniki, necesas, ke vi igu vin emocie vundebla. Tio estas unu el la mesaĝoj de Arrival.

Kiam ili unue provas paroli al la eksterteranoj, ili uzas dikajn kontraŭradioaktivajn surtutojn. La atmosfero en la kosmoŝipo estas sekura, sed ili tamen timas tion, ke la eksterteranoj sufokos ilin. Uzante nur tabuleton kaj skribilon, la komunikado iras tre malrapide.

Fine la ĉefrolulo decidas, ke necesas iun veran kontakton. Ŝi forprenas la vestaĵon kaj metas la manon rekte sur la vitron, kiu dividas ilin.

Ŝi komprenas tion, ke en komunikado, ambaŭ flankoj devas riski ion.

Denove, kiam ili pli bone ekkomprenas la lingvon de la eksterteranoj, ili tradukas mesaĝon, kiu mencias armilon. La aliaj volas ekdefendi aŭ ekmiliti kontraŭ la eksterteranoj, sed la ĉefrolulo insistas, ke povus temi pri ‘ilo’. Laŭ ŝi, tute ne eblas scii, ĉu ekzistas tiu distingo inter ‘ilo’ kaj ‘armilo’ en ilia lingvo. Ŝi diras, ke ili nepre bezonas riski pluan komunikadon kun la eksterteranoj por eviti pli grandan damaĝon.

En la granda plejparto de filmoj de la ĝenro unua kontakto, oni neniam supozas, ke la eksterteranoj povus esti timaj aŭ amikemaj. En ĉi tiu filmo, oni esploras pli realisman perspektivon, kaj tiel ilustras fenomenojn ankaŭ tre gravajn al hom-al-homa komunikado.

5. Ĝia mesaĝo estas kerne paca

Mi ne povas facile skribi ĉi tiun sekcion sen antaŭmalkovri gravan parton de la filmo, do pardonu, ke mi parolos svage.

La klimakso de la filmo estas telefonkonversacio inter la ĉefrolulo kaj delegito en Ĉinio, kiu komunikis kun alia grupo de la eksterteranoj, kiu surteriĝis en Ĉinio. Antaŭe kunlaboris la diversaj grupoj, kiuj komunikis kun la kosmoŝipoj, kiuj alvenis en diversaj landoj. Sed en iu momento pro politikaj onidiroj ili estis devigitaj ĉesigi kontakton. La ĉefrolulo ekscias, ke por eviti internacian fiaskon, necesas restarigi tiun komunikadon, kaj por tio necesas paroli al la ĉina delegito.

En tiu momento, ŝi devas paroli al li en la ĉina, dirante iun gravan frazon, kiu komprenigas al li la situacion.

Tiu sceno estas tre revolucio en la Holivuda pejzaĝo. Kutime kiam fremdaj lingvoj estas parolataj en filmoj, ili estas subtekstigitaj, aŭ oni simple parolas angle kun akĉento. Sed ĉifoje, la tuto estas en la ĉina sen subtekstoj.

Krom tiu unikeco, ĝi estas ankaŭ tre kortuŝa sceno, kiu denove montras mesaĝon pri komunikado. Por rompi la barilon inter ili, ŝi parolis al li en lia lingvo.

Tio estas fenomeno, kiun Esperantistoj povas tre bone kompreni. Se vi havas avantaĝon lingvopolitikan, estas malfacile havi iun egalan komunikon. Pro tio, estas tre grave, ke ŝi parolis ĉine kaj ne angle.

Tio ligiĝas pli ĝenerale al la temo en la filmo, ke la homaro devas pli kunlabori. Nur kiam la diversaj grupoj kunigas siajn konojn, tiam la fiasko en la filmo estas evitita. Tio ne estas aparte rara mesaĝo en filmoj, sed ĝuste ĉi tie ĝi estas tre bele pravigita de la interagoj de la roluloj, kaj ne tro altruda, kiel foje tiu mesaĝo povas esti.

Do, jen miaj pensoj pri la filmo.

Se mi ankoraŭ ne sukcesis konvinki vin spekti ĝin, mi ankaŭ devas mencii, ke la kinarto en la filmo estas vere brila. Per la enkadrigo, la bildelektado, kaj la sondezajno, oni tute perdiĝas en ĝi, sentante jen angoron jen ŝokon jen ĝojon kune kun la roluloj.

Mi esperas, ke vi ĝuis mian analizon, kaj mi interesiĝus scii ankaŭ viajn pensojn pri ĝi.

Ĝis reskribo!

Bildoj uzitaj de la reklamvideo laŭ justa uzo (Fair Use)

8 thoughts on “Kvin etaj revolucioj en la filmo ‘Arrival’

      1. Same mi. Miaj amikinoj diris al mi: iru, rigardu ĝin! Mi demandis, kiu volas veni kun mi, kiu ne vidis ankoraŭ? Ni iris duope kun unu el ili. Poste mi iris hejmen, kaj diris al mia edzo: iru, rigardu ĝin, poste ni havos tre bonan temon por babiladi rilate al la fadeno de la historio, metaforoj kaj la tujaj pensoj rilate al Esperanto. 🙂 Eble mi rigardos denove kun li… ĝis tiam mi donas Oscar premion en miaj pensoj al Amy.

        Ŝato

  1. NE LEGU SE VI ANKORAŬ NE SPEKTIS LA FILMON
    (mi daŭrigas babiladon de twitter) – Mi ne kapablas priskribi mian opinion (kaj precipe miajn sentojn) pri la filmo tiel bone kiel vi faris. Sed almenaŭ etajn skizojn:
    · Eĉ se ne estas la plej grava afero en la filmo, tiu montras decidon etike gravega, prenita de la rolulistino: gravediĝi kaj naski filinon, sciante tion, ke ŝi mortos tre juna kaj tre dolorigita de kancero. Tia decido fortenas min de ia ajn kunsento kun la lingvistiko.
    · Mi ne ŝatas la maniero krei specifan etoson por la filmo. Kelkajn aspektojn (precipe ĉe la enesto de la kosmoŝipo) mi aprobas, sed la plejmulto ŝajnas al mi la tre simpla enigo de nebulon. Kaj… tiaj manĝeblaj monstretoj!
    · La plej grava turniĝo en la scenaro dependas de kelkaj vortoj flustritaj en la orelo de ĉina generalo. Vidu: meze de milito aŭ atako kontraŭ eksterteranoj, usona lingvistiko kapablas paroli telefone kun generalo, flustri tre intimajn vortojn, kaj li, tute sole decidas haltigi la militon. Bonvolu, reĝisoro, taksu min pli serioze!

    Ŝato

    1. Pri la decido, tio tute estas persona decido, kaj fakte mi eĉ ne scias, ĉu mi konsentas kun ŝia decido aŭ ne.

      Eble estis iom troige, sed mi tamen ŝatis la vidajn aspektojn de la filmo. Kaj laŭ mi la seppieduloj estis tre ĉarmaj! Sed tio estas mia gusto 😛

      Nu, ĝuste tion mi ŝatis. Kutime en tiaj filmoj la granda turniĝo en la filmo devas temi pri io agadplena, batalo aŭ io, sed ĝuste ĉi tie ĝi estas vere emocia kaj persona sceno.

      Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s