Mi eloviĝis en la jaro 1993. Depost tiam, mi faris diversajn aferojn. Mi manĝis bombonojn, ploris pro porinfanaj filmoj, kaj sukcese batalis serpenton por mia bakalaŭro pri lingvistiko.

Kaj iam inter ĉio, mi lernis Esperanton.

Mi estas verkisto, kaj ĉefe mi fondis ĉi tiun retejon por havi lokon por disvastigi miajn verkojn. ‘Verkoj’ mi diras en tre vasta senco; mi verkas poemojn, kreas interagajn ludojn, faras videojn, kaj planas verki romanojn. Mi ankaŭ fojfoje blogas kaj tradukas.

Krom verkado, mi agadas en Esperantujo per videoblogoj, programeroj en diversaj kongresoj, kaj kontribuante al Egalecen, la unua blogo en Esperantujo pri socia justeco. Mi krome estas la prezidanto de Junularo Esperantista Brita. Ni faras plurajn eventojn jare, kaj vi povas resti ĝisdata per nia Facebook-paĝo.

Vi povas kontakti min per Facebook, Twitter, aŭ ĉe verdkorpa@gmail.com.