Mi enamiĝis en ĉi tiu ludetkreilo

Bitsy estas ilo, per kiu oni povas krei simplajn ludojn, kun tri koloroj, dialogoj, kaj animaciaj rastrumbildetoj. Oni ne alfrontas la kutiman problemon ĉe ludkreado - ke estas tiel multe da opcioj, ebloj, laboro necesa por krei belan kaj engaĝan mondon, ke oni ne scias, kie komenci. En Bitsy, oni havas nur po 8x8 rastrumojn en ĉiu tegolo, per kiuj oni kreas la 'ĉambrojn', kaj ne eblas konstrui komplikajn ludajn sistemojn, krom uzante simplajn variablojn kaj objektojn.

Kvin etaj revolucioj en la filmo ‘Arrival’

Mi ne estas tre kinema homo. Multaj filmoj ne sukcesas teni mian atenton dum pluraj horoj, kaj krome, estas tre koste. Do kiam mi iris spekti la filmon 'Arrival' (Alveno), mi estis iom hezita. Des pli, ĉar mi sciis, ke la filmo temas parte pri lingvistiko, temo, kiun Holivudo ĉiam fuŝas. Tamen mi povas sendube diri, … Daŭrigi legi Kvin etaj revolucioj en la filmo ‘Arrival’