Mi enamiĝis en ĉi tiu ludetkreilo

Bitsy estas ilo, per kiu oni povas krei simplajn ludojn, kun tri koloroj, dialogoj, kaj animaciaj rastrumbildetoj. Oni ne alfrontas la kutiman problemon ĉe ludkreado - ke estas tiel multe da opcioj, ebloj, laboro necesa por krei belan kaj engaĝan mondon, ke oni ne scias, kie komenci. En Bitsy, oni havas nur po 8x8 rastrumojn en ĉiu tegolo, per kiuj oni kreas la 'ĉambrojn', kaj ne eblas konstrui komplikajn ludajn sistemojn, krom uzante simplajn variablojn kaj objektojn.