Ĉi tio estas aktuala listo de ĉiuj miaj verkaĵoj kaj tradukaĵoj en Esperanto.

Ludoj

Alicio en la Kurioza Kongreso

La unua parto de La Aventuroj de Alicio. Bazita sur Alicio en Mirlando, en ĉi tiu interaga fikciaĵo VI estas la ĉefroluloj. Viaj elektoj decidos, ĉu la Kurioza Kongreso estos sukceso, aŭ ĉu ĝi kabeigos ĉiun partoprenanton. Uzu viajn saĝon kaj kuraĝon por trovi la malaperintajn organizantojn, kolekti la misterajn elementojn, kaj malkovri la fonton de la magio, kiu kaŭzas la kaoson. Aŭ ignoru la problemojn, kaj vidu, kio okazos…

Disponebla ĉe itch.io kaj Gumroad.

La kastela triptiko

Traduko de triopo de ludoj verkitaj de Mark Wonnacott elangle Esperanten. Ludeblaj enretumile, kaj kreitaj per Bitsy, ilo por krei simplajn ludetojn. La serio traktas la historion de pereanta mondo kaj ties loĝantoj.

sen celloko (parto 1), la finaj tagoj de nia kastelo (parto 2), akvorubo (parto 3)

Poemoj

klube

Iĉo iras al geja klubo por trovi noktan amuziĝon. Enhavaverto: seksumado, alkoholkonsumado.

Noveloj

Fiinsulo

Aventura novelo. Origine presita en Beletra Almanako 21.

Ceteraj

Peprobotoj

En Twitter eblas krei ‘robotojn’, kiuj pepas diversajn aferojn laŭ iu skripto.

Peproboto por Esperanto-aranĝoj

Ĉi tiu peproboto elpensas mojosajn ekzistuntajn Esperanto-aranĝojn, kiel la suban:

screen-shot-2016-11-28-at-15-08-26