Jen la teruraj birdaĉoj. Ili ŝajnigis bestecon, sed fakte post sufiĉe longa rigardado oni ekkomprenis ilian malnaturecon. Veraj birdoj ne tiom longe kaj rigide staras en la sama pozicio. Plie rimarkeblis, ke al unu el ili fuŝiĝis la baterio. Kiam ĝi grakis–ankaŭ malnature ofte–la sono raŭkiĝis kaj kraketis. Mi devis kaŝi min de la gvataj okuloj de la abomenaĵoj, ĉar ili ĉiuokaze ankoraŭ spionis min.

Bonŝance mi havis Fiderkon. Ĝi estis la plej pacienca kaj inteligenta hundo, kiun mi iam renkontis. Sen ĝi mi jam antaŭ longa tempo freneziĝus kuŝante en la jukiga herbaĵo, atendante la forfikiĝon de miaj gvatantoj. Mi kuŝis tie dum eble duonhoro, duone kaj nervoze spirante. Fine ili forflugis. Mia koro reiris de mia gorĝo al sia ĝusta loko.

Tuj mi leviĝis, kaj des pli tuje ekaktivis Fiderko, kurante antaŭen por gvidi la vojon tra la malica arbaro. Mi konis ĝin nur de kelkaj monatoj, sed mi jam dankis al ĉiaj dioj, ke ili benis min per tiel bona kompaso. Antaŭ ol mi trovis ĝin mi ne povis nokte iri pro timo enfali marĉon aŭ riveron. La espero iam eskapi de la insulo, kiun mi jam antaŭ monatoj perdis, komencis renaskiĝi pro ĝi, mia fidela hundo.

Io susuris en nefora arbusto. Frostiĝo. Fiderko iom hezite haltis kelkajn metrojn antaŭ mi. Ĝi faris vizaĝon, kvazaŭ ĝi aŭdis nenion, kaj tiel ke ni daŭrigu. Eble estis nur imago. Mi reekmarŝis, pli urĝe ĉi-foje. Fiderko pluiris, ekscitite kaj tute sentima.

Kelkajn minutojn poste mi aŭdis plian sonon, de iu, kiu vigle forbatis branĉon el la vizaĝo, aŭ io tia. Du sekundojn poste mi vidis ruĝan fulmon maldekstre. Nun mi certis. Ili ĉasas min. Mi komencis kuri, stumblante multe sur miaj malbone nutritaj kruroj. Nur adrenalino antaŭenpuŝis min nun. Fiderko ne reagis al la turniĝo, sed eble ĝi jam sciis pri la danĝero malantaŭ ni kaj tial hastis. Mi pensis, ke mi nun aŭdas la ĉasantojn, sed ne certis, ĉu ne simple estis sono de mia propra kurado.

Subite haltis Fiderko, kaj mi preskaŭ koliziis kontraŭ ĝi. Priĝojinde, ke tio ne okazis, ĉar post adaptiĝo al la lumo mi vidis, ke la arbaro finiĝis kaj ni staras antaŭ kruta klifo. Mi rigardis dekstren liven. Nur prezentis sin mallarĝa nefidinda pado kiel alternativon. Mi nun certcerte aŭdis homojn trabatalantajn la arbaron malantaŭe. Ne estis alia elekto.

Mi eksubeniris la klifoflankon, damninde malrapide pro la kruteco. Ĉi tiel ili sendube atingus min. Fiderko sekvis, sed baldaŭ trafis grandan ŝtonon, kaj falis bambame al la grundo.

“Fiderko!” mi kriis. Mi jam fajfis, ĉu mi malkovros mian lokon al ili. Ŝajnis jam decidite, ke mi malvenkos, kaj nun hantis min la ideo, ke mi perdos ankaŭ la nuran brilan aferon en mia vivo. Mi hastis al la hundo, spite al la risko mem fali.

Iel mi atingis la grundon sekure, kaj ekzamenis Fiderkon. Ĝi kuŝis sur sia flanko, kovrite per seka koto kaj gratetoj. Sed ĝi aspektis ne grave vundita. Mi preskaŭ ekploris kaj brakumis ĝin. Ĝi feliĉe bojis. Sed io misis en la bleko. Ĝi iel raŭkiĝis kaj kraketis. Mi retrorampis de sed tro malfrue.

Post sekundo la roboto eksplodis.

 

Origine presita en Beletra Almanako n-r0 21

Bildo de Mark Germani uzita laŭ ĉi tiu permesilo